Klarigoj pri la manifesto

Nepre necesa radikaleco

La Manifesto por la abolicio de la internacia apartismo alvokas gravan ŝanĝon rilate al la nuna situacio. Tiu radikaleco tamen estas necesa. Oni ne povas, ekzemple, riproĉi al geŝtatanoj kontroli kaj elpeli la enmigrantojn kaj samtempe aprobi la leĝojn, kiuj estigas tiujn aranĝojn. Oni ne povas postuli la reguligon de la homoj sen legitimiloj jam en Francujo kaj samtempe konsenti la fermadon de landlimoj kontraŭ tiuj, kiuj ne havis ŝancon aŭ lertecon transiri ilin.

Ĉefe, oni ne povas diri sin geaprobantoj de la homa egaleco konsentante, ke arbitra kriterio de naskiĝo plu havas gravajn konsekvencojn por la sorto de la geindividuoj. Oni ne povas kondamni la pasintan silentemon al la apartismo far la blanka loĝantaro el Sud-Afriko sen kontesti nian propran subtenon al alia apartismo, al apartismo, kiu al ni taŭgas.

La etiko : necesa bazo por politika agado

La Manifesto baziĝas sur klara kaj racia etika rezonado konsentata teorie de preskaŭ ĉiuj en niaj socioj : estas arbitre, kaj maljuste, privilegii individuon pli ol alian se ne estas trafa diferenco inter ambaŭ. La klareco de la etikaj fundamentoj ja estas necesa kondiĉo por politika agado.

La etiko nepre estas sufiĉa kondiĉo por politika agado, kiel atestas la longeco de la kontraŭ-apartismaj luktoj en Sud-Afriko. Sed la klara konscio pri la praveco de tiu kaŭzo estis, tute evidente, decidiga elemento por ĝia venko. Sen etika bazo, male, politika batalo estas sen kompaso. La justecodeziro, kiu kuŝas en ĉiu, se ĝi ne klare deklaras sin, estas alkondukata rifuĝi al defenda konduto de persona pureco (Vi ne demandu al mi denunci la alilandanojn !) eĉ detruiĝi. Ne estas hazardo se hodiaŭ plejmulto da gefrancoj deklaras sin iom aŭ multe rasistaj.

Hodiaŭ, tamen, kelkaj voĉoj eklaŭtiĝas kaj insiste postulas la liberan tutmondan cirkuladon por la personoj. Tiu postulo ne plu ŝajnas nur idealisma. La batalo estos longa ; tiu manifesto alvokas plifortigi ĝiajn bazojn.

La sorto de la Manifesto

Tiu manifesto ne estas prezentota al deputitoj aŭ al ministro ; tiuj voĉdonos kaj aplikos justajn leĝojn, kiam la loĝantaro volos justajn leĝojn.

La kunparolanto de tiu teksto, estas la tuta loĝantaro, de Francujo aŭ de aliaj landoj. Konkrete, tio implicas la kolekton de kiel eble plejmultaj subskriboj sekvotan de ilia publikigo en la gazetaro, senpage aŭ page. Tio ankaŭ implicas la tradukadon de la manifesto al aliaj lingvoj kaj ĝian diskonigon kaj publikigon ekster Francujo.

Tiu laboro kaj la kolekto de la eventuala mono necesa por la aĉetado de spaco en la gazetaro estos la tasko de la Komitatoj por la subteno al la Manifesto.

La enkondukantoj de la Manifesto

La enkondukantoj de la Manifesto YB kaj DO estas du batalantoj ekde longe engaĝigataj sine de la bataloj por la egaleco, kontraŭ rasismo, seksismo, speciismo kaj aliaj aspektoj de arbitra diskriminacio (malamo al gesamseksemuloj...). Rimarkinda estas ilia batala sperto por la animala liberigo, enkadre de la revuo La kajeroj kontraŭspeciismaj, kiu igis ilin ekkonscii pri la politika neebleco politike ŝparadi klaran etikan rezonadon, kaj kiu alkondukis ilin starigi tiun alvokon.

Lyon, la 24an de februaro 1997a