Manifesto por la Abolicio de la Internacia Apartismo

La etika kaj politika egalecoprincipo de ĉiuj geindividuoj de la homa specio hodiaŭ estas agnoskata de preskaŭ ĉiuj. Estas kvazaŭ universale aprobate, ke ajna diskriminacio inter homaj geuloj pro arbitra kriterio estas maljusta kaj nepre estu aboliciota.

Ekde la fino de la interrasa apartismo en Sud-Afriko, neniu ŝtato plu praktikas malkaŝe diskriminacion inter homoj rilate al la arbitra kriterio de haŭtokoloro. Hodiaŭ, tamen, alia kriterio tute same arbitra plu daŭras ; ĝi estas aprobata kaj aplikata de preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo. La fakto por homa ulo naskiĝi en loko anstataŭ alia, el gepatroj, kies nacieco estas ia anstataŭ alia, kaj do, posedi iun naciecon anstataŭ alian, dependas ja de hazardo, kaj ne estu taksata kiel arbitra kriterio de diskriminacio.
Rilate al tiu arbitra kriterio de nacieco, la ŝtatoj permesas aŭ malpermesas al homaj geuloj la rajton restadi sur sia teritorio, same kiel la rajton al la sociaj avantaĝoj, de kiuj profitas la geenlanduloj. Tiu arbitra diskriminacio, same kiel la interrasa apartismo en Sud-Afriko, estus nur absurda strangeco sed relative negrava se de tio dependus nur simpla disigo. La fakta realeco de la aktuala mondo ja estas markata unuflanke de la ekzisto de vastaj regionoj, kies geloĝantoj, plimulte, vivas en situacio de grava mizero kaj suferas pro grava mortoprocento aliflanke de aliaj regionoj, kies geloĝantoj profitas de kondiĉoj kvankam ne ĉiam bonaj, almenaŭ multe pli bonaj ol tiuj, kiuj kutime regas en la malriĉaj regionoj. La rifuzo pro ilia nacieco permesi al geindividuoj restadi en la riĉaj landoj fakte konstituas, same kiel la interrasan apartismon, arbitran rifuzon permesi al iuj avantaĝojn, ofte nepre bezonatajn, permesatajn al aliaj.

Konsekvence ni rigardas kiel grave malaj al la etika kaj politika egalecoprincipo de la homaj uloj la leĝojn kaj regularojn de la ŝtatoj, kaj ĉefe de la ŝtatoj el la riĉaj regionoj, kiuj malpermesas al geindividuoj, pro ilia nacieco, enirrajton kaj restadon sur la nacia teritorio, kaj la rajton al la sociaj avantaĝoj. Ni postulas la abolicion de tiu internacia apartismo kaj ni postulas, ke estu prenotaj ĉiuj taŭgaj aranĝoj por igi efektiva tiun abolicion en plej mallonga daŭro.
En apliko de la etika kaj politika egalecoprincipo de la homaj personoj, ni rigardas kiel neleĝaj tiujn leĝojn kaj regularojn. Ni postulas ilian abolicion kaj ni postulas, ke iu ajn homa estaĵo, sendepende de sia nacieco, povu restadi sur la teritorio de iu ajn ŝtato kaj egale profiti de la sociaj avantagoj, de kiuj profitas ĝiaj teritorianoj.
Ni deklaras, ke ni nepre ne devu respekti tiujn nejustajn leĝojn, kaj ni pretu, eventuale, rompi ilin, kaj helpi al aliaj rompi ilin.